Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni kelkfoje legas en agitecaj artikoloj, ke la reprezentantoj de la reganta klaso ne partoprenis la militon. Tio estas ne tute vera. Estas citeblaj multe da ekzemploj pri burĝoj, kiuj oferis sian vivon sur la patria altaro. Eĉ burĝa franca patrino, kies kvar filoj estis buĉitaj dum la lasta mondmilito, malgraŭ sia granda ĉagreno bedaŭris ne havi kvinan por oferi al la patrio…

Kiel klarigi al si tian monstran spiritostaton, se oni ne scias, ke ĝi radikas ĝis la barbaraj epokoj, kiam racieco apenaŭ eniris la cerbon de homoj; kiam la superstiĉo ĉiurilate regis la spiritojn.

Cetere tiun neraciecan karakteron konfesas eĉ la inteligentaj kaj kleraj patriotoj, kiam, okaze, ili sincere kaj malkaŝe parolas. Unu el ili, Brüntjer[1], sufiĉe fama profesoro kaj kritikisto franca, direktoro de la grava Revuo de la du Mondoj[2], parolis jene en siaj Probatalaj Paroladoj[3]:

«…la ideo pri patrio havas unue naturan fundamenton… ĝi havas tradician bazon, historian fundamenton; ĝi havas fine, kaj ni kuraĝu tion diri, mistikan fundamenton… tiu tiom forta ligilo, kiu ligas unuj al la aliaj ĉiujn infanojn el la sama

grundo, ĝi ne estas la intereso, nek la cirkonstancoj, kiuj kreis ĝin, ĝi ne estas la kutimo, ĝi

  1. France: Brunetière (1849-1907).
  2. «Revue des deux Mondes
  3. Discours de Combat.