Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas la instinkto; kaj kio estas la instinkto, se ne la atesto aŭ la pruvo pri io alia ol ni, kio vivas kaj agas en ni.»

Tiu «io alia», kiu vivas kaj agas ĉe ĉiu nuntempa patrioto, estas sendube tio, kion la «sovaĝuloj» nomas mana-o. Ni retrovas tiel la ĉeneron, kiu ligas la hodiaŭan naciismon al la pratempa totemismo.

La naciismo ja estas esence religia, mistika, malracia. Al tiu konkludo alvenas ĉiuj pensuloj, kiuj profunde ekzamenis la demandon. Ni citu ankoraŭ unu ateston pri tio:

«Estas neeble esprimi aliel ol sub mita formo la ideojn, kiuj rilatas al la patrio… Tuj kiam ni komencas konsideri la patrion, la tradicion, kaj tiel transpasi la limojn de nia jura aktiveco por prikonsideri la politikon, tiam ni renkontas «ion religian kaj dian» (Renan) — t.e. ion, kio estas fremda al la naturscienco kaj al la juro. Ni ĉiuj konscias, ke ni ne laboras nur por havigi al ni la kiel eble plej grandan sumon da feliĉo kaj ke, sekve, la politika socio estas alio ol asocio el profitemuloj… Estas la diigo je la politika forto, kiu klarigas la ideon pri patrio.

«Laŭ Tamen[1] en sia verko (Sankta Ambrozo kaj la kristana moralo): «La romana ŝtato estas la

  1. France: Thamin: «Saint Ambroise et la Morale chrétienne».