konkreta formo, sub kiun li (Cicerono) metas la filozofian ideon pri homa solidaro. Kion li postulas de la stoikismo, tio estas la pravigo, la teoriigo je sia patriotismo. La amo al la patrio superas ĉiujn aliajn amojn kaj, en okazo de konflikto inter ili, ĝi devas havi la unuan lokon.
«Sajnas al mi, ke se la moderna sociologio ne kapablas ion krei, tio rezultas, grandparte, el la fakto, ke ĝi ne ekkonis la mitan karakteron de multe da elementaj konoj, kiujn ĝi esploras kaj pretendas klarigi en scienca lingvaĵo, kiu ne taŭgas por ili: el tio rezultas stranga malnormalaĵo, kiu ofte igas la sociologojn paroli kiel somnambuloj[1].»
Esplorante funde la demandon, oni ja alvenas al ĉi tiu konkludo, ke la nuntempa naciismo havas pure mitan fundamenton. Ĝi estas ideologia superstrukturo, kies materia bazo jam ne plu ekzistas en multaj landoj kaj estas en stato de malaperado en aliaj. Sed la ordinara naciano ne konscias pri tio. Aĉetante panon, ekzemple, la bakisto ne diras al li, ke la faruno, el kiu li knedis la paston, venas el alia kontinento. Cetere, li mem
plej ofte ne scias tion, ĉar por aĉeti tiun farunon, li nur bezonis telefoni al iu pogranda pera firmo. Tute same okazas rilate al tajloro aŭ ŝuisto. Neniu scias, el kie venas la materialoj, kiujn li prilaboras.
- ↑ Georgo Sorel (La Ruiniĝo de la Antikva Mondo). France: La Ruine du Monde Antique.