Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Bernje[1], korespondanto de la burĝa Pariza ĵurnalo «La Tempo»[2]. Tiu ĵurnalisto kompreneble tre simpatias al la patriotismo; sekve por nia tezo lia atesto estas despli atentinda kaj valora:

«Kie la tradicioj ne ankoraŭ ekzistas, kie la historio estas apenaŭ cent-dudek-jara, tie popolo povas ekzisti kun nacia unueco nur kondiĉe, ke konstanta edukada penado anstataŭu la mankantan pasintaĵon per intensa kulturado de ĉi tiu idealo: la patrio. Tion bone komprenis la regantoj…

«La instruado, kiel ĉie, dividiĝas en tri periodojn… Precipe dum la unua periodo, kiu daŭras ses jarojn, la juna lernanto ricevas sian patriotan edukadon; la edukanto ja bone scias, ke la sentoj enradikigitaj dum tiu delikata aĝo estas por la estonto la plej fruktodonaj semoj. Tuj ĉe lia eniro en la lernejo, la knabo samtempe lernas legi kaj kanti la nacian himnon. Ĉiutage oni parolas al li pri la heroaĵoj kaj meritoj de la grandaj liberigantoj de 1810, pri la furiozaj bataloj por la sendependiĝo; la nomoj de San-Martin, Moreno, Belgrano, ktp. por ĉiam gravuriĝas en lian memoron; oni kondukas la estontajn civitanojn per pia pilgrimado antaŭ la statuojn de tiuj herooj, kiuj staras sur preskaŭ ĉiuj placoj de Bonaero[3] kaj de la aliaj plej gravaj urboj; iu oratoro laŭdegadas

  1. France: Bernier.
  2. «Le Temps», julio 1926.
  3. Buenos-Aires.