Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ilian vivon, kiu estis tute dediĉita al la sola servado al la patrio, kaj tiel la knaboj, nenion sciantaj pri la aliaj gloroj el la mondo, akiras la nedetrueblan konvinkon, ke Argentino estas la plej bela, la plej fama el ĉiuj nacioj. Sendube tio estas iom troa, sed tio donas fruktojn kaj tre belajn fruktojn.

«Nur la historio pri Argentino estas instruata en la unuagradaj lernejoj, la instruado pri ĝenerala historio okazas ekskluzive en la duagradaj kaj superaj lernejoj (t.e. ke nur la elementoj, kiuj konsistigos la regantan klason, havos pli objektivan mondpercepton. E.L.). Tiele edukita, la knabo plej forte akiras tre fieran ideon pri sia naskiĝlando kaj ties grandaj homoj, kiuj ĝin glorigis. Ĉiutage li kantas: Al gran pueblo argentino, salud! (Al la granda popolo argentina, saluton!).»

La aŭtoro detale priskribas ĉiujn rimedojn, uzatajn de la tieaj regantoj por encerbigi profunde patriotismon. Estas ceremonioj, manifestacioj, procesioj ktp. okaze de la naciaj festoj. Li notas, ke, kvankam la konstitucio de la lando konsentas la presliberon, tamen ekzistas opinio konsiderata kiel nepre puninda: la patri-ofendo. Kun aprobo nia burĝo notas konklude:

«Post ses jaroj da instruado tiom intensiva, la knabo estas varbita por Argentino, kaj la ideo pri patrio superregas en lia spirito ĉiujn aliajn konceptojn de lia juna cerbo; dum la marŝado de l’ tempo tiu patriota sento ankoraŭ pligrandiĝos kaj