Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

neeble, ke la tiamuloj povu pace interkonsenti pri la kunfandiĝo de tiuj nacietoj en pli larĝan unuon. Kaj tamen, sekve de aliiĝoj en la produktorimedoj, tiu plilarĝiĝo fariĝis necesa. Perforto, milito, ekstermado fare de la pli fortaj solvis la problemon…

Hodiaŭ la demando restas esence la sama: milionoj da angloj, da francoj, da germanoj, da japanoj k.a. nacianoj ne povas prezenti al si sen abomeno la malaperon de sia patrio, ĝian kunfandiĝon en pli ampleksan unuon. Ili pretas oferi sian vivon por konservi sendependa la nacion, suverena la ŝtaton, al kiu ili apartenas. Se forestus sendependeco, ŝajnas al ili, ke la koloro de l’ ĉielo super ilia lando, la klimato, la pejzaĝoj, ĉio, kion ili amas, aĉe aliiĝus. Tia konstato pruvas, kiom forte en la cerboj efikas spekulativaj ideoj.

Ĉiu homo iomete klera tamen bone scias, ke tiuj nacioj, tiuj ŝtatoj ne ĉiam ekzistis. Ili rezultas de historiaj faktoroj; ili reprezentas nur ian provizoran ekvilibron de fortoj. Sekve ne ekzistas kaŭzo por ke ili restu senfine en sia nuna formo. La senĉese malvolviĝantaj ekonomiaj fortoj neeviteble kaŭzos rompon de la nuna ekvilibro, postulos plivastiĝon de la naciaj kadroj. Kaj tiel daŭre okazos,