Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aŭ ne al iu eklezio, la liberon ĉeesti aŭ ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn periode okazigas la diversaj naciismoj.

La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio; ĝi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj, bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.

La dekkvin milionoj da buĉitoj el la lasta mondmilito ne sufiĉis por satigi la monstron. La naciismo daŭre minacas la homaron.

IV
La Milito

Ekzistas bonkoraj, idealistaj homoj, kiuj havas la konvinkon, ke ilia patriotismo neniel minacas al la aliaj patrioj: ili ja nur deziras pacon kaj interkonsenton inter ĉiuj nacioj!…

Tia speco de patriotoj estas eble la plej danĝera. Ilia mistikemo malhelpas, ke ili komprenu la ĝustan signifon de l’ naciismo, ke ili vidu la veran vizaĝon de l’ patrio; ili sekve estas bonaj instrumentoj en la manoj de la patriprofitantoj; ili ĉiam estas pretaj oferi sur la altaro de l’ dio Marso…

Ni jam montris, ke la nacioj estas la rezulto de historiaj faktoroj, ke ili naskiĝis per militoj kaj