Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nur la milito povas decidi, kiu el la diversaj patrioj devas venke detrui la aliajn kaj superregi.

Kio karakterizas la spiritostaton de kiu ajn patrioto estas, ĉu la fakto, ke li estas ĝisoste konvinkita, ke lia «kara lando» indas pli ol la aliaj superregadi, aŭ ke ĝia kulturo, genio (legu: diaĵo) estas eterna, nedetruebla kaj defendinda eĉ per ofero de sia propra vivo. La patriotoj vole nevole, konscie aŭ nekonscie estas do oferantoj aŭ oferitoj; ili cetere plej ofte ludas ambaŭ rolojn.

La patriotismo eble ne okazigas militojn, sed ĝi almenaŭ tutcerte ebligas ilin. Por ke homoj konsentu mortigi kaj mortiĝi, ili bezonas ian moralan subtenilon; ili bezonas kredi, ke iliaj faroj estas justaj kaj laŭdindaj. Por ke tio, kio estas ĝenerale malaprobegata kaj konsiderata kiel krimo, estu akceptata de la konscienco, necesas, ke ĉi lastan superregu iu pasiega forto, kaj tia forto ne povas trovi fundamenton en la racio. La milito devas esti konsiderata de la militistoj kiel io sankta, kiel io dia. Kaj sekve tute pravas la apologiistoj de l’ milito, kiam ili asertas, ke ĝi estas el dia esenco:

«Fakte la milito estas religia ago plenumita de popolo, kiu fidas al sia estonto; ĝi estas nekomprenebla al tiuj, kiuj rezignis ĉiun idealon; ĝi ŝajnas barbara al tiu kategorio da pozitivistoj, kies ĉefaj zorgoj celas la plibonigon de la materiaj kondiĉoj de l’ vivo. Senreligieca popolo nekapablus milltadi; la plej kuraĝe vigla nacio, kiu havus la