Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malfeliĉon fali sub la estradon de registaro kun ateista politiko, estus duone senarmigita antaŭ ol esti batalanta[1]…»

Aŭdinte la opinion de franca generalo, nun ni aŭskultu tiun de marŝalo de Moltke:

«La milito estas unu el la elementoj de la ordo starigita de Dio en la mondo. La plej noblaj virtoj de l’ homo elvolviĝas dum la milito. Sen ĝi, la mondo degenerus kaj falus en marĉon el materialismo[2]

Ni povus plenigi multajn paĝojn per tiaj citoj. Ni ĉiam konstatus, ke la milit-apologiistoj starigas sian argumentadon sur religia aŭ religieca bazo. La racio ja ne povas pravigi naciecajn militojn.

Oni devas distingi inter la aŭtoroj, kiuj konsideras la militon kvazaŭ naturan leĝon kaj tiuj, kiuj vidas en la sangaj oferoj ian punrimedon por elaĉeto de pekoj. Al tiu kategorio apartenas ĉefe la pastroj. Ilia sangosoifanta dio, pro venĝo kontraŭ la pekuloj, eksplodigas militojn de tempo al tempo. Kiel Kristo elaĉetis la pekojn de l’ homaro per sia ofero sur la kruco, same la soldatoj

  1. Generalo Kesler, France: «La Guerre» (La Milito), pĝ. 9 (1913).
  2. El letero de marŝalo de Moltke al Bruntschli (1871), citita de kolonelo Dupuis en (France): «L’Epoque des casernes». (La epoko de la Kazernoj), pĝ. 18.