Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oferas sian vivon sur la altaro de l’ patrio por elaĉeti la pekojn de kelkaj generacioj.

La diferenco inter la du konceptoj ne estas tamen granda; ĝi precipe kuŝas en la formo, sed restas esence la sama. Ambaŭokaze la milito rezultas el tio, ke en la cerbo de l’ homoj la mistika tendenco estas ankoraŭ pli forta ol la racia tendenco.

Kiam oni konas la materian, klasan bazon, sur kiu stariĝis la nacioj; kiam oni komprenis, ke la klaso, kiu profitas el la patrio bezonas, por certigi siajn privilegiojn, krei artifike patriotan ideologion, oni ne povas esperi, ke ĉesos la militoj pro la propagando de bonintencaj pacifistoj, kiuj cetere plejparte konservas ian kulton por sia patrio.

Novaj militoj nepre okazos. Sed kredeble ne plu estos militoj inter la nuntempaj patrioj; estos militoj inter kontinentoj: Eŭropo kontraŭ Ameriko; aŭ interrasaj militoj: blankuloj kontraŭ flavuloj. Tiel la kadro de la nacioj krevos; la eŭropaj nacioj devos unuiĝi; kreiĝos eŭropa patriotismo, kies unuaj signoj cetere montriĝetas jam nun. La Ligo de Nacioj estas unu el tiuj signoj; alia, la tuteŭropisma movado. Kelkaj klarvidaj burĝaj patriotoj jam antaŭvidas ĉi tiujn estontajn gigantajn militojn:

«Krizoj montriĝas ĉi tie kaj tie. Apud ni kiel transmare okazas senbrue aliiĝoj, kiuj preparas, se ne por nia generacio, almenaŭ por la venontaj, furiozajn atakojn. Pro tio mi havas la konvinkon, ke la stariĝo de «eŭropa naciismo» sin trudos, en