Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita



V
La Nacio kaj la Proletaro

Dum la daŭro de ĉi tiu studado ni vidis, kiel naskiĝis la patrioj, kiel ili evoluis, kiel ili tendencas al senĉesa plilarĝiĝo. Ni akiris la konvinkon, ke la nuntempaj nacioj estas kvazaŭ komercaj firmoj kaj reprezentas nur la interesojn de la burĝa reganta klaso.

Kio karakterizas la rilatojn inter komercaj firmoj estas la konkurenco. Ĝi havas egoisman bazon. La milito estas nur unu el la diversaj formoj de ekonomia konkurenco inter la nacioj. Ĉiu firmo por venki siajn konkurantojn ĉiel provas malaltigi la prezojn de siaj varoj. Tiucele ĝi pagas kiel eble plej malaltan salajron al siaj dungitoj aŭ pliperfektigas la teknikon en la fabrikoj.

Tiu perfektigo cetere rezultas grandparte de la postulemo de la laboristoj. Kie la homa laborforto estas abunda kaj malkara, tie la mastroj ne estas instigataj starigi novajn, pli perfektajn maŝinojn. Kie la laboristoj ne estas organizitaj, ne estas klaskonsciaj kaj postulemaj, tie iliaj labor- kaj vivkondiĉoj estas malbonaj, eĉ se «ilia» nacio