Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas politike tute sendependa. Nacia sendependeco profitas nur al la burĝa klaso.

Pro manko de klero, de komforto; pro troa laborado en senhigienaj kondiĉoj; pro senlaboreco kaj mizero, la proletoj ne povas eĉ ĝui la tiom ŝatatan kaj laŭdatan nacian kulturon. Ili posedas neniun bienon; ili ne ĝuas alte salajratan oficon en la ŝtataparato; ili estas ekspluatataj kaj trompataj de la reganta klaso. Ili sekve havas nenian intereson defendi la nacian firmon.

Se la proletoj ne estus mistifikataj per la lernejo, la preĝejo, la presejo, ili starigus al si jene la demandon, kiam temas partopreni militon por defendi la nacion:

«Ĉu la fremdaj regantoj ne bezonos niajn servojn por mastrumi la landon? Ĉu nia laborforto ne estos bezonata por funkciigi la fabrikojn kaj sekve, ĉu ni ne ricevos vivrimedojn kiel nun? Unuvorte ĉu domaĝos al ni, se nia nuna mastraro perdos la regadon?»

Tiel starigante la problemon, la proletoj certe konkludus, ke estas tute indiferente al ili, ĉu fremdaj aŭ samnaciaj mastroj ekspluatas ilin; ili konvinkiĝus, kiom stulte, trompe estas oferi sian vivon por defendi la interesojn de siaj hodiaŭaj ekspluatantoj. Ili plie starigus jenajn aliajn demandojn:

«Ĉu do niaj samklasanoj el la aliaj malamikaj nacioj ne estas ankaŭ same kiel ni eksplŭatataj?