Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sekve, ĉu ili ne havas la saman intereson organiziĝi kaj batali kune kun ni por akiri pli kaj pli decajn labor- kaj vivkondiĉojn? La vivo ĉiutage instruas al ni, ke iuj ajn mastroj cedas al niaj depostuloj nur se ni kapablas trudi ilin per striko kaj organizita agado. Al la novaj mastroj ni scios montri nian batalemon, nian kuraĝon. Sur la klasbatala kampo ni pretas eĉ esti heroaj, sed ni rifuzas partopreni militon por defendi interesojn al ni fremdajn. Se ni devas oferi nian vivon, nu, tio okazu en batalo por nia emancipo.

«For la trompon! La armiloj, kiujn la mastroj metos en niajn manojn, ni uzos por la klasbatalo…»

Tiel parolus la proletoj, se ili kapablus rezoni racie, se ilian cerbon ne infektus la naciisma mikrobo.

Bedaŭrinde aliel estas.

Ĉe la komenco de aŭgusto 1914, oni ja konstatis, ke la grandega plimulto da diverslandaj proletoj entuziasme ekpartoprenis la militon kaj dum jaroj elportis plej terurajn suferojn por defendi la interesojn de siaj ekspluatantoj. Krom malmulte da esceptoj, la laboristaj partioj kaj sindikat-organizoj subtenis siajn registarojn. Gvidantoj fariĝis propagandistoj de la nacia vidpunkto. Aliaj, pli bravaj, aliĝis kiel volontuloj en la armeon.

Internaciistoj forgesis la «Internacion» kaj ekkantis naciajn himnojn. Tuta Eŭropo kvazaŭ ebriiĝis pro patriotisma febro. Racie pensantaj homoj (kiom malmultaj!) apenaŭ povis kredi je tio,