Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kion ili vidis, kion ili aŭdis. Kelkfoje ili eĉ ekdubis pri sia propra saĝo:

«Ĉu ni mem ne estas la frenezaj kaj la milionoj da patriotoj kaj mortigistoj la saĝaj?»

Ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ nun apenaŭ povas kredi, ke la lasta mondbuĉado, kiun ili travivis, estis realaĵo kaj ne inkubsonĝo…

Sendube la kaŭzoj de tiu milito estis ekonomiaj; temis scii ĉu Germanio venkos definitive sur la mondmerkato; ĉu la Brita Imperio konservos sian superregadon.

Sed, ĉu estus ebla tia kruela buĉado kaj stulta detruado, se la homojn ne frenezigus la patriotismo? Se la simplaj proletoj kaj kamparanoj ne estus trompataj per la edukado? Certe ne. Tial unu el la plej urĝaj kaj gravaj taskoj estas kontraŭbatali kaj ĝisradike detrui la patriotan ideologion.

La lasta mondmilito apartenas al la kategorio da regresaj militoj. Ĝi ja ne havis kiel rezulton plilarĝigi kelkajn naciojn kaj detrui aliajn. Male, el la forfalo de la aŭstra kaj rusa imperioj naskiĝis aŭ reviviĝis malgrandaj nacioj. Tial la politika ekvilibro en Eŭropo estas tre ŝanceliĝa, provizora kaj donas al la kapitalistaj gvidantoj tiom da zorgoj kaj klopodoj. La packontrakto de Versaj estas ega sensencaĵo; ĝi ignoras la ekonomiajn leĝojn, kaj oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri, ke ne pasos multaj jaroj antaŭ kiam ĝi fariĝos tute kaduka.

La malgrandaj politikaj unuoj kreitaj de la reg-