Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

venkon de la teknika, racia tendenco super la mistike spekulativa.

La homo ĉiam estis homo faber kaj homo loquens. Nur tiuj du kapabloj, cetere, distingas lin de la aliaj animaloj. Sed li ne ankoraŭ atingis la stadion de homo sapiens. Oni almenaŭ povas esperi, ke li antaŭeniras, kvankam malrapide, laŭ tiu direkto. La naciismo neniel estas pravigebla de la saĝo. Ni ŝatus, ke la leganto akiru tiun firman opinion ĉe la finlego de ĉi tiu studo.

Januaron 1930. E.L.