Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

istaroj de «Entente» ne havas vivkapablon. Cetere, ĝis nova milito okazos por starigi pli firman kaj racian ekvilibron, la sendependeco de Estonio, Latvio, Litovio, Hungario, Rumanio, Bulgario kaj ceteraj similaj ŝtatetoj povos esti nur ŝajna, formala. Fakte ili estas sub la financa dependeco de la grandaj ŝtatoj. Sed la burĝaro de tiuj nacietoj ludas rolon; ĝiaj reprezentantoj okupas bonajn postenojn, ĝuas honorojn kaj sekve havas intereson en la konservado de la nacia sendependeco.

Sed ĉu la laboristoj el tiuj «sendependaj» landoj profitas je tio? Ĉu ilia sorto estas pli bona ol antaŭe? Al tiuj demandoj elokvente respondas la faktoj. Neniam antaŭe ekzistis tie pli da senlaboreco, pli da mizero; neniam antaŭe la tieaj laboristoj estis malpli liberaj. En la «liberaj» nacioj regas diktaturo kaj teroro; la malliberejoj kaj karceroj estas plenplenaj. Ĉiuj laboristaj gazetoj raportas abunde pri la persekutoj, ekzekutoj kaj fimortigoj al laboristoj postulantaj pli bonajn vivkondiĉojn.

En Italio, kie la naciismaj principoj estas plej severe aplikataj, kie la patriotisma ideologio estas plej laŭdata, plej entuziasme akceptata, la klaskonscia laboristaro estas pli kruele traktata ol ĝi estus, post nacia malvenko, sub la regado de fremdaj estroj. La ekzisto de faŝista diktaturo estas fakta argumento plej bona por pruvi, ke la patriotismo spegulas nur la interesojn de la burĝa klaso.