Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La postmilita historio de la sendependiĝintaj nacioj estas ĉiupaĝe verkita per la sango kaj martiriĝo de la proleta klaso. La konsentigo al proletoj partopreni en la t.n. liberiga nacia milito estas la plej granda mistifiko, la plej senskrupula trompo, kiun oni povas prezenti al si.

Tia fakto estus neklarigebla, se oni ne scius pri la religia esenco de l’ patriotismo.

Karl Marks diris, ke la proletoj ne havas patrion. Bedaŭrinde, jes, ili havas; tiu ento[1] ekzistas en ilia spirito. Oni ofte povas konstati, kiom laboristoj fieras pri sia nacio, kiom malŝateme ili parolas pri alilandaj samklasanoj.

Patrioj ekzistas; dioj ekzistas. Atestas pri tio la kazernoj kaj preĝejoj. Sed la homoj kreis la patriojn kaj la diojn; ili sekve ankaŭ povas detrui ilin. Sufiĉas por tio, ke ili lernu pensi racie, ke ili senigu sian menson je ĉia senbaza mistikemo.

Al tio helpas la scienco, la senĉese malvolviĝanta tekniko. La produktofortoj mondskale aliiĝas, ampleksiĝas, unueciĝas; tial ankaŭ la menso de la homoj nepre aliiĝos kaj unueciĝos.

Dume la militoj restas la solaj rimedoj por krei ian provizoran ekvilibron inter la multaj nacioj, ĉar la mondo estas plenigita de patriotoj. Kiam eksplodas milito, kiam furiozas patriotismo, la racie pensantaj homoj povas nur provi per ĉiuj rimedoj

  1. Tuto de la ecoj, kiuj konsistigas la esencon de estaĵo.