Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pri familio iom pli larĝa ol tiu priparolita de Ruso; ĝi entenas servistojn kaj klientojn[1].

Laŭ la sama aŭtoro, la sentoj de la primitiva homo estis unue limigitaj je la amo de la patro por la infanoj, de la fratoj inter si, de la filoj por la gepatroj. Ekzistis nur familia amo. Poste la fila amo postvivis la morton de la patro; ĝi memoris pri liaj heroaĵoj kaj la mortinta heroo fariĝis ia dio. La kulto por la prauloj konsistigis la unuan religion; la unuaj temploj estis tomboj, kie, laŭ la tiutempa kredo, vivis la animo de la mortintoj[2].

Komence la ideo pri patrio kuniĝas kun tiu unua religio. Ĝi unuigas, en la saman kulton, la grundon, kiu entenas la kadavrojn de la prauloj (latine: terra patria), la memoron pri iliaj heroaĵoj, kaj la familipatron (pater familias), kiu estas samtempe militestro, juĝisto kaj pastro.

Laŭ Füstel de Kulanĵ la primitiva homaro konsistis el aro da neintermikseblaj familioj, grupiĝintaj ĉirkaŭ siaj hejmaj dioj. Poste la samrasaj familioj interligiĝos por sin defendi aŭ batali

kontraŭ la komunaj malamikoj. El la praulo, la

  1. Ĉi tiun vorton necesas kompreni laŭ ĝia latina senco. La kliento (cliens) estis plebano, sub la patroneco de iu patricio (romana nobelo). Ĉi tiu lasta devis protekti sian klienton kvazaŭ patro protektas sian infanon.
  2. Hodiaŭ oni povas ankoraŭ konstati similan kulton por mortintoj per la maŭzoleoj konstruitaj por honori ilin.