Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nomdona (greke: eponyme) heroo, ili faros novan religian ligilon por pli vasta grupiĝo, kiun oni nomas gento (lat.: gens). La gentoj ankaŭ kuniĝos kaj konsistigos kuriojn (fratrioj, ĉe la grekoj). Pli poste tiuj kurioj ankaŭ interligiĝos kaj tiam aperos la triboj. Ne haltas tie la evoluo: triboj federaciiĝas kaj tiel estiĝas nacioj.

Ĉe la unua ŝtupo (la familio) de tiu procezo la tuta komuna riĉaĵo apartenas al la patro; ĉe la lasta stadio, la nacio simile apartenas al la reĝo, kiu reprezentas dion sur la tero, se li mem ne estas dio, kiel la faraonoj, la cezaroj, aŭ ankoraŭ nuntempe la imperiestro de Japanio.

Tiu ĝenerala klasika koncepto pri familio kaj pri la pli vastaj grupiĝoj, kiujn ĝi naskigis, ne estas akceptita de nuntempaj historiistoj. Ekzemple, Eduardo Mejer[1], en sia Historio de la Malnovtempo[2], asertas, ke la familio ne estis ia natura grupiĝo bazita sur fizika sampatreco; ĝi estis ia jura konstruo. La naskigo ne estis la origino de la familia ligilo, sed jura akto de simbola karaktero.

En sia verko: La Tero kaj la Homa Evoluo[3],

Lucio Febvr[4], profesoro ĉe la Strasburga Universitato, diras: «Fakte, la familio, kia ni trovas

  1. Germane: Meyer.
  2. France (traduko): Histoire de l’Antiquité (1912).
  3. France: La Terre et l’Evolution humaine (1922). Bibliothèque de Synthèse historique.
  4. France: Lucien Febvre.