Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝin en la societoj la malplej evoluintaj, ne estas io simpla, io primitiva. Oni povas klarigi ĝian ekziston nur per la partopreno de kolektiva forto, la ŝtato. Kompreneble ne temas sub tiu nomo pri registara organismo, sed pri politika societo entute, karakterizata nur per la devigo, kiun ĝi altrudas al siaj membroj sur la trifaka kampo de juro, de kutimoj kaj de moralo, kaj per la relativa aŭtonomio, kiun ĝi ĝuas, rilate al similaj najbaraj societoj. Tiun politikan societon, laŭ larĝa senco, oni renkontas ĉie, kie estas homoj; estas sub ĝia agado, sub ĝia kontrolo, ke organiziĝas la diversaj geedzaj societoj, la familioj, la vilaĝaj societoj, grupiĝoj ŝajne primitivaj, kiujn ĝi reale formas… Tiel la multaj sociaj grupiĝoj, diversaj laŭ formo kaj amplekso — triboj, fratrioj, klanoj, familioj — kiuj entenas unuj la aliajn aŭ interplektiĝas, ne estas la originaj, prapolitikaj formoj de la socia organizado; ili ne estas la atomoj, kies aglomeriĝo, ĉe relative malfrua epoko de la homa evoluo, naskigis la ŝtaton, kiel instruis Füstel de Kulanĵ en La Antikva Civito. La malo okazis. Neniam la fratrioj, nek la kurioj, nek la triboj, nek la klanoj estis ŝtatoj, sed ĉiam nur subdividoj de ŝtato aŭ de tribo. La ŝtato ne naskiĝis el tiuj grupiĝoj; male, ilin naskis la ŝtato.»

La samon diras Kropotkin en sia verko La Interhelpo[1]: «La familio tute ne estas primitiva

  1. France: L’Entraide, trad. el la angla de L. Bréal (1910).