Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

formo de organizado; male, ĝi estas tre malfrua rezulto de la homa evoluado. Tiel malproksime, kiel ni povas esploriri en la paleo-etnografio de la homaro, ni trovas homojn socie vivantajn en triboj, kiel tiuj de la plej superaj mambestoj; kaj necesis treege malrapida kaj longa evoluado por okazigi la organizadon laŭ gento aŭ laŭ klano. Tiu lasta organizformo siavice bezonis same longan evoluadon por atingi la unuajn ĝermojn de familio, ĉu unuedzeca (monogamio) ĉu pluredzeca (poligamio). Tiel societoj, aroj, triboj — kaj ne familioj — estis la primitiva formo de organizado ĉe niaj plej antikvaj prauloj.»

Por apogi tiun vidpunkton, la lingvoscienco venas helpi la etnografion kaj la historion. Oni scias, ke plejparte la eŭropaj lingvoj apartenas al iu sama lingvistika grupo, kiun oni nomas hindoeŭropa. Nu, estas nun de la fakuloj konsentite, ke ia politika unueco, aŭ almenaŭ ia civiliza unueco necesas por starigi komunan lingvon.

«La interkonformecoj troviĝantaj ĉe la konataj lingvoj supozigas la ekziston, dum sufiĉe longa periodo, de unueca lingvo; kaj tia lingvo supozigas la ekziston de nacio, havanta ian unuecon… Por krei lingvan unuecon, necesas ja la ekzisto de nacio, kiu sentas sian unuecon. Nenio rajtigas nin paroli pri hindoeŭropa raso; sed ekzistis nepre (oni ne scias kie, nek kiam) iu hindo-eŭropa nacio.» (A.