Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Meje[1] en: Enkonduko al la kompara studo pri hindo-eŭropaj lingvoj[2].

La mitografo J.G. Freza[3] ankaŭ asertas, ke «ĉe la prahistoriaj tempoj, regis en la moderna Eŭropo kaj en la okcidenta Azio rimarkinda unueco.» Li bazas sian argumentadon sur la stŭdado pri la Saturnaloj kaj aliaj similaj festoj, kiujn li priskribis en sia verko La Ora Branĉo[4].

Por respondi la demandon pri la unuaj homaj institucioj, la historiistoj uzas la komparan metodon. Kiam mankas dokumentoj por daŭrigi la studadon de la pli primitivaj epokoj, ili sin apogas sur la etnografio kaj serĉas ĉu ne ekzistas ĉe la nun ankoraŭ ekzistantaj «sovaĝaj» gentoj institucioj, kiuj povus liveri klarigojn pri la epokoj prahistoriaj.

Tiu metodo ne estas tute senmanka. Oni ja ne havas absolutan certon, ĉu la evoluado de la homa speco okazis ĉie kaj ĉiam laŭ la sama maniero. Plie, ne estas pruvite, ke la nun ekzistantaj «sovaĝuloj» estas primitivuloj. Ĉu ili konservis senŝanĝe

siajn morojn kaj kutimojn? Ĉu ili ne estas degenerintoj, kiel estas konstatite ĉe la papuoj el Nov-Gvineo kaj ĉe la pigmeoj el Kongo?

  1. France: A. Meillet.
  2. France: Introduction a l’étude comparée des langues indo-européennes (1912).
  3. Angle: Frazer.
  4. Le Rameau d’Or, franca trad. de Stiebel kaj Toutain.