Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pro tiuj demandoj, nun nerespondeblaj, kelkaj scienculoj ne plu uzas la vorton «primitivulo», parolante pri la anoj de la t.n. sovaĝaj gentoj. Ili nomas ilin necivilizitoj. Sed tia esprimo supozigas, ke la homoj nun vivantaj sub la kapitalisma regsistemo estas civilizitaj.

La dek milionoj da buĉitoj, la sama kvanto da kripligitoj el la antaŭnelonge okazinta mondmilito protestas kontraŭ tia pretendo. Homoj, kiuj povas dum kelkaj jaroj senhalte sin interbuĉadi per plej kruelaj rimedoj, homoj, kiuj povas dum sia tuta vivo elspezi grandegan parton el sia energio por inventadi kaj fabrikadi mortigilojn, tiaj homoj ne povas pretendi esti civilizitaj. Cetere, ĉiu proleto, ĉiu mizerulo bone scias, ke la kapitalismo estas senanima, senkora, unuvorte tute barbara reĝimo, kiu neniel prezentas civilizitan staton.

Aliparte, kelkaj scienculoj, inter kiuj K.A. Elŭd[1], en sia verko Principoj pri psiko-sociologio[2], opinias, ke ĉe la primitivaj gentoj la interhelpo estis la superreganta tendenco. «La milito kaj ĝiaj kruelaĵoj, li diris, la kanibaleco, la sklaveco estas en la socia evoluado fenomenoj relative malfruaj…»

Se ĝustas tiu hipotezo, ŝajnas do, ke la primitivuloj iel estis pli civilizitaj ol la nuntempuloj.

Kaj ĉu la malamo kaj mortigemo de homoj

  1. Angle: Ch. A. Ellwood.
  2. Angle: Principles concerning psycho-sociology.