Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kontraŭ homojn okazis nur kiam ili grupiĝis por formi ian konscian socian unuon — ian patrion? Ŝajnas, ke jes, se oni konsentas kun la diroj de la filozofo Espinas en sia verko La animalaj societoj[1]:

«La forto, laŭ kiu kreiĝas socia konscienco, kolektiva mi-o, estas rekte proporcia kun ĝia malamo kontraŭ la fremdularon.»

Tio bone klarigas, kiel estas ebla la «sankta unuiĝo» de ĉiuj klasoj, de ĉiuj partioj, kiam la «nacio estas en danĝero.» Kaj la logika konsekvenco el tio estas, ke ju pli landano malamas fremdulojn, des pli bona patrioto li estas. Tiu malamo estas ja necesa kondiĉo, por ke restu forta kaj aktiva la kolektiva konscienco.

Kvankam la kompara metodo aplikata de la historiistoj sin apogantaj sur la etnografio ne estas senmanka, kiel ni rimarkigis pli supre, ĝi almenaŭ ebligas kompreni pli bone la evoluadon de la ĝis nun konataj kaj malaperintaj civilizoj. Ĝi ebligas fundamentigi hipotezojn, kiuj povas kontentigi la spiriton. Antaŭ dudek jaroj, ekzemple, la egipta monarkio estis por la historiistoj vera enigmo, kiun solvi ili ne povis.

Ĉu do, kiel Minervo en la fabelo, ĝi eliris tute armita el la cerbo de Jupitero? La egipta monarkio ja sin prezentis, 2800 jarojn antaŭ Kristo, kiel plenkreskinta organismo. Sed post elfosadoj faritaj de

  1. France: Les sociétés animales.