Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Petrio kaj Amelino, estis eble studi pli malnovan civilizon de la neolita epoko kaj oni konstatis, ke antaŭ ol esti unuiĝinta sub la estreco de reĝo, Egiptio entenis kelkajn popolojn, kiuj havis, ĉiu aparte, siajn estrojn kaj diojn, kaj kiel rekonigilon figurojn de bestoj (falko, hundo, lupo, skorpio ktp.) aŭ de vegetaĵoj (kano, palmo, sikomoro ktp.). Tia konstato igis fakulojn hipotezi, ke tiuj rekonigiloj estas totemoj kaj sekve tiuj homaj grupiĝoj estis totemaj klanoj.

Tiu hipotezo ebligas klarigi la prahistorian epokon de malaperintaj civilizoj per la nun ankoraŭ ekzistantaj primitivaj popoloj.

Ni do esploretu la toteman organizformon por vidi kiel, post longa evoluado, la unuaj homaj grupiĝoj povis aliiĝi en unuecan, centralizitan aŭtokration, kies estreca principo tamen sin bazis sur la primitiva totemo. Tiu esploreto tre plifaciligos la komprenon pri la nuntempe ankoraŭ ekzistantaj superstiĉoj diversspecaj.

Laŭ A. More[1] profesoro ĉe la Pariza Universitato, kaj la historiisto G. Davi[2], dekano ĉe la

Diĵona Universitato, en ilia verko: De la Klanoj al la lmperioj[3], la klanoj estas la plej elementaj organizformoj ĝis nun konataj. Ili ne estas laŭteri-

  1. France: Moret.
  2. France: Davy.
  3. France: Des Clans aux Empires (1923, Bibliothèque de Synthèse historique).