Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

toriaj grupiĝoj, kaj estis unue nomadaj. Grandega nombro da duonpruvoj montras, ke la religio antaŭ la geografio decidis pri la maniero, laŭ kiu la homoj grupiĝos. La primitiva konstitucia juro estas el mistika naturo. La klananoj sin sentas kunigitaj per la kredo, ke ili ĉiuj havas saman totemon.

La sociologo E. Durkhejm[1], kiun citas la aŭtoroj, difinas jene la klanon: «La klano estas grupo el individuoj, kiuj konsideras sin parencoj, sed rekonas tiun parencecon ekskluzive per tiu signo tre speciala, ke ili portas saman totemon. La totemo mem estas viva aŭ malviva estaĵo, generale besto aŭ planto, el kiu la grupo estas supozata deveni kaj kiu servas al ĝi kiel insigno kaj kolektiva nomo. Se la totemo estas lupo, ĉiuj anoj de la klano kredas, ke ilia prapatro estis lupo kaj sekve, ke ili havas en si ion lupan.»

La klananoj opinias, ke ili estas parencoj, ne laŭ la sango, sed rezulte de mistika komuniiĝo de ĉiuj kun unu totemo. Individua estreco ne ekzistas. La klano estas komuneca kaj egaleca societo, kies anoj estas ĉiuj samrangaj. Sed tiu senestreca grupiĝo havas tamen severajn regulojn, kiujn ĉiuj obeas. Inter tiuj reguloj estas la devo partopreni la kulton al la totemo, la malpermeso edziĝi inter samklananoj, la malpermeso manĝi la beston, kiu

estas la totemo de la klano, krom en kelkaj esceptaj okazoj, kiam ĝi estas solene, laŭrite buĉata. Tiam

  1. France: Durkheim.