Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la klananoj komune partoprenas la manĝadon, opiniante per tio pligrandigi la mistikan forton, kiu ligas ilin al la totemo.

La totemo ne estas la praulo; ĝi estas areca kaj nedividebla principo, la liga, nepre efika forto, la disa animo de la klano. La totemo estas reprezentata per objektoj, kiujn la klananoj konsideras sanktaj kaj por kiuj ili havas kulton.

«La totemismo ne estas religio, kiun konsistigas ĉu bestoj, ĉu homoj, ĉu figuroj, sed ia sennoma, nepersona forto, ekzistanta en ĉiuj klananoj, ne aparte kuniĝanta tamen kun iu el ili. Neniu posedas entute tiun forton, sed ĉiuj partoprenas ĝin. Ĝi estas tiel sendependa de la apartaj klananoj, en kiuj ĝi enkorpiĝas, ke ĝi antaŭ- kaj postvivas ilin.» (Durkhejm.)

La aŭstraliano ne kapablas prezenti al si tiun forton, sed la melaneziano kaj amerika indiano jam havas ideon pri tiu komuna forto, disa en ĉiuj estuloj, ligitaj per totema parenceco. Ili donas al ĝi diversajn nomojn, el kiuj la plej konata estas mana-o. Ĉe la antikvaj egiptoj tiu sama forto estis nomata ka-o.

La mana-o ne nur estas ia forto, ia estaĵo, sed plie ĝi estas eco kaj stato. Alivorte, la termino estas samtempe substantiva, adjektiva kaj verba… La mana-o estas ĝuste tio, kio faras la valoron de la aĵoj kaj individuoj; ĝi estas la magia religio kaj eĉ socia valoro… Oni eĉ povas plilarĝigi ĝian sencon kaj diri, ke la mana-o estas la forto en ĝia plej