Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

alta grado, la vera efikeco de la aĵoj, kiu pligrandigas ilian mekanikan agadon, ne detruante ĝin. La mana-o kaŭzas, ke la fiŝreto kaptas, ke la domo estas fortika, ke la boato bone naĝas. En la kampo ĝi estas la fruktodoneco, en la kuraciloj la eco, kiu kuracas aŭ mortigas. En la sago ĝi estas tio, kio mortigas.

La mana-o estas la esenco mem, la potenco kaj suvereneco de la klano. Tiu anonima forto, nepersona kaj disa estas la pratipo el tio, kion ĉiuj religioj konsideras kiel sanktan kaj individuigas kiel dion; ĝi estas nenio alia ol la kolektiva potenco, ĝi sekve konsistigas la socian estaĵon de la primitiva klano, reprezentita sub la formo de totemo.

La pure totema organizformo ekzistas nur tiom longe, kiom la klanoj estas nomadaj. Kiam ili fiksiĝas sur iu loko, tiam ili aliiĝas. La loka komuna vivmaniero kreas kutimojn, kiuj fariĝas sociaj instinktoj. La ligiloj el totema mistika komuniiĝo ne plu estas tiom necesaj por firmigi la sociemon. Kiam la klanoj vagadis de iu loko al alia, ili povis posedi nur kelkajn, ajojn kaj ilojn. Pro tio sendube leĝoj kaj estroj ne estis necesaj. Sed kiam ekzistas teritoriaj grupiĝoj (vilaĝoj), la kondiĉoj fariĝis malsamaj. Estas tiam eble amasigi kaj gardi diversajn objektojn kaj vivnecesaĵojn. Oni plie komencas iomete kulturi la teron. Ĉe tia stadio la propraĵo estas ankoraŭ komuna.

Sed ne ĉiuj klanoj fiksiĝis samtempe. Kelkaj