Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivas ankoraŭ nomade kaj iafoje minacas la posedaĵojn de la vilaĝoj. Necesas do por ĉi tiuj lastaj sin ŝirmi kaj defendi. Tiucele okazas kuniĝo de vilaĝoj en pli vastajn unuojn, kiujn oni nomas fratrioj. Ĉi tiuj lastaj ankaŭ kuniĝas kaj formas tribojn.

Tiam aperas estroj.

Estas tre interese esplori kiel individuoj akiris estrecon. Ni jam vidis, ke en la unua stadio de la klano la mana-o estas ia disa, nepersona forto, kiun ĉiuj klananoj posedas komune, nedividite. Tiu forto devenas de la totemo komuna al ĉiuj klananoj. Sekve la individua estreco povas deveni nur el la totemo de la klano. Kiel tio okazis? Kiel tiu komuna, disa, nedividebla mana-o povis, post diversaj aliformiĝoj, koncentriĝi en unu solan individuon?

La scienculoj ne liveras tute klarajn kaj senmankajn respondojn al tiuj demandoj. La mitologo Freza asertas, ke la unuaj estroj estis magiistoj, sorĉistoj. Spense[1], Giln[2], Durkhejm opinias, ke ili estis iaj pastroj, aŭ simple gardistoj de la sanktaj objektoj.

Ĉe la aŭstraliaj indiĝenoj oni trovas individuojn, nomitajn alatunĵoj, kiuj ŝajnas ludi ian estran rolon: «La estreco de alatunĵo, diras Spense kaj Giln en sia verko: La indiĝenaj triboj

  1. Angle: Spencer.
  2. Angle: Gillen.