Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la centra Aŭstralio[1], estas tre nepreciza. Li ne havas difinitan povon sur la grupanojn. Li kunvokas la maljunulojn, kiujn oni ĉiam konsultas pri gravaj aferoj, ekzemple pri plenumado de sanktaj ceremonioj, pri puno al la individuoj, kiuj malobeis la triban kutimon; kaj lia opinio entenas ekzakte la pezon, kiun donas al li lia reputacio… Li ne estas nepre konsiderata kiel la plej grava ano de la konsilantaro; lia opinio ne estas legdona; nur se li estas maljuna kaj sperta, li povas havi grandan influon.»

La alatunĵoj havas kiel ĉefan mision gardi la sanktejon, kiu ĝenerale troviĝas en iu fendaĵo de ŝtonego aŭ en iu kavo. Tiun sanktejon ja ne devas eniri profanulo. Tie kuŝas la simbolaj relikvoj, kiuj, supozate, entenas la animon kaj la korpon de la prauloj. Ĉi-okaze, kiel ĉie inter la primitivuloj, la granda mastro estas la kutimo, la kolektiva kaj hereda kutimo, kies nur obeemaj servistoj estas la individuoj, havantaj ian aŭtoritaton.

«Fatale okazis, ke kunvenigante periode la klanon, por plenumi la kutimajn kaj devigajn ritojn, kaj kuniĝante kun la alatunĵoj de la najbaraj klanoj, kiuj siaflanke kaj samcele okazigis saman kunvenon, tiuj «estroj», tiel kunvenintaj, interkonsiliĝis, estis influataj de tiuj, kiuj sciis sin trudi, parolis kun ili pri ŝanĝoj farindaj kaj tiel naskiĝis

  1. Anglalingve: The native tribes of central Australia (1899).