Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj enradikiĝis la unuaj kutimoj el personaj iniciativo kaj estreco. Kuŝas tie provo unue skizita sur la rita kampo, pri parlamenta kaj federacia regado, plenumita de la kunvenantaro el la lokaj estroj, agantaj kiel ritaj estroj en tribaj ceremonioj, kies trafpovo transiras la limojn de la klano, ĉar temas pri tribaj ceremonioj[1]

Treege malrapide elmontriĝas ia vera estreco. Unue ĝi estas nur religieca kaj neniel politikeca. Vera estreco aperos nur kiam ĝi trovos ekonomian bazon, kiel okazis, ekzemple, ĉe la indiĝenoj el Norda Ameriko, kies estro estas ariganto de posedaĵoj kaj provizumanto de nutraĵoj.

Por ke fariĝu ebla la individuiĝo de la estreco, necesis, ke aliiĝu la totemismo. La mitologio instruas, ke la ideo pri persona dio ne troviĝas ĉe la komenco, sed estas la rezulto de sufiĉe longa procezo. La individuiĝo de la dioj kaj la individuiĝo de la estreco okazis samtempe kaj paralele.

Ni jam scias, ke ĉiu klano havas sian propran totemon, al kiu estas ligita la mana-o, forto, kiun komune posedas ĉiuj samklananoj.

Nu, ni supozu, ke malsato regas en kelkaj klanoj. Mortas malsateguloj. Kaj jen okazas, ke ano el iu klano mirige sukcesas en fiŝkaptado aŭ

ĉasado. Li povas liveri nutraĵon al multaj klanoj. Kial tio povis okazi? Sendube nur tial, ke li sukcesis kapti pli grandan parton el la komuna

  1. A. More kaj G. Davi.