Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mana-o. Kredeble tial, ke la totemo de la klano, al kiu apartenas la bonŝanca ĉasisto, estas pli forta ol la aliaj.

Tiel okazas, ke tiu totemo sin trudas al fratrioj kaj triboj. Same okazas, ke la individuo posedanta pli grandan parton el la mana-o estas akceptata kiel estro. Ĉi lasta eĉ fine sukcesos akapari la tutan mana-on, kaj tiel individuiĝos la estreco:

«Por forigi la konkurencon de la totema kolektiva heredeco, la estro absorbas kaj simbolas en sia persono tiun heredecon. Li sin prezentas kiel heredan posedanton de la totemo. Kaj pro tio li fariĝas estro. (More kaj Davi.)»

Ne sufiĉas tiu pure mistika kredo, por ke individuo sukcesu trudi sian estrecon. Necesas plie, ke li povu ankaŭ provizi la regatojn per nutraĵoj aŭ bienoj. Ĉe la stadio de teritoriaj grupiĝoj la ekonomio ja ludas sian rolon.

Tion oni konstatas ĉe multaj triboj per la stranga kutimo, kiun la etnografoj nomas potlaĥo.

II
Potlaĥo, Kunfrataro kaj Fetiĉismo

Ni prunteprenu la difinon pri tiu vorto en la jam menciita verko de More kaj Davi: «La potlaĥo estas treege komplika institucio, samtempe rita, jura, ekonomia kaj socia… Ĝi estas sendube ekonomia, ĉar oni interŝanĝas posedaĵojn, sed ĝi estas ankoraŭ pli socia, ĉar oni interŝanĝas posed-