Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aĵojn nur por interŝanĝi titolojn, por akiri rangon. Ĝi estas unue esence rita institucio, ĉar ĝi estas parto el ritaro… Kaj ĝi estas rita institucio ankaŭ, ĉar ĝi devenas el primitivaj fundamentaj ritoj kun devigaj donacoj inter fratrioj, donacoj, kiujn ĝi aliigas, enkondukante en ili la principon de spito, logika sekvo de la principo pri konkurado, kaj uzante ilin por estigi malegalon kaj ne plu por daŭrigi la ekvilibron. Sub konkreta formo, la potlaĥo estas festo, kiun oni donas kun la kondiĉo de repago kaj kiu konsistigas religian ceremonion, ĉe kiu venas komuniiĝi kaj samtempe kontraŭstari unuj al la aliaj la vivantoj kaj la mortintoj de la koncernaj klanoj. Tiu festo konsistas el solena disdonado de nutraĵo kaj donacoj, kiu aŭtomate igas la donacanton kreditoro de similaj disdonadoj, kaj kiu donas al li la rajton alproprigi al si parton el la nomoj, blazonoj kaj privilegioj de la konkurantoj, kiujn li senfamigis per sia malavaro kaj publike metis en staton de neeblo respondi sian spiton… Per la potlaĥo fondiĝas, montriĝas kaj kreskas la persona prestiĝo; per ĝi la estreco individuiĝas…

«Jen estas submetiĝa kaj hierarĥia principo, kiu aliigas la tutan sociordon kaj anstataŭas la toteman komunismon per tiu oligarĥia individualismo…»

Okazis ja vera revolucio. Sed oni erarus opiniante, ke la mistika kredo je totemo ĉesis efiki. La ekonomio sendube ludis en tiu aliiĝo gravan rolon, tamen la kredoj, la ideoj daŭras esti potenca