Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faktoro en la funkciado de la societoj. La riĉo de individuo ja ebligas al li doni imponajn potlaĥojn kaj tiel akiri estrecon. Sed tio ne sufiĉas, li devas plie malprofaniĝi per akcepto en kunfrataron. Li devas tie lerni la sekretojn de komplikaj ritoj, kiuj liveros al li la eblon akiri la helpon de iu animo. Estro ja devas esti lerta ĉasisto por povi provizadi nutraĵon al la klananoj. Sed por trafi kaj mortigi, liaj sagoj bezonas mana-on. Kaj tiun forton la estro povas ricevi nur per sorĉaj alvokoj kaj magiaj ritoj.

La estro provizas la nutraĵon. Kaj la nutraĵo estas la vivo, la forto, ĝi sekve estas ankaŭ mana-o. Oni tuŝas tie kvazaŭ per fingro la ekonomian faktoron; sed samtempe ni vidas ankaŭ la rolon, kiun ludas la mistiko, la magio, la religio.

«La estro, kies fizika, teknika lerto rilate ĉasadon kaj fiŝkaptadon, kies komerca kapablo kaj akirita riĉaĵo faras el li la homon, kiu devas regadi, povas tamen vere tion fari nur kondiĉe, ke li venu en kunfrataron, por tie ricevi kvazaŭ la sanktan oleon de estreco. Tiu konsekrado anstataŭas por li heredecon, kiam li ne posedas la ranggalonojn de heredeco; kaj kiam li havas ilin, la konsekrado estas tamen utila, ĉar se la heredeco ludas sian rolon en la societoj kun potlaĥo, ĝi ne plu estas la granda kaj unika mastrino.» (More kaj Davi.)

Kiel oni vidis, unue regas nur la kutimo, kiun kreis la kredo je totema forto komuna al ĉiuj klananoj. Post longa procezo kaj plej diversaj aliiĝoj okazas, ke tiu disa forto koncentriĝas en la man-