Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nenio estas malpli simpla ol sociaj fenomenoj. Nepeseblaj fortoj ludas en la vivo de la socioj ne malatentindan rolon.

Se la mana-o povas koncentriĝi en unu solan personon, kiu fariĝas estro, la simpla logiko de la primitivulo ankaŭ facile konsentos pri koncentriĝo de tiu sama forto en iun objekton, kiu bilde reprezentos la totemon. Tiel per natura idea evoluado aperas la fetiĉo, kaj tiu fetiĉo fariĝos la dio de la klano aŭ de grupo el klanoj. Per la rimedoj (potlaĥoj kaj malprofaniĝo en kunfrataro), kiujn ni priskribis antaŭe, la estro akiros la fetiĉon. Sekve estas ankaŭ tute normale, ke la homo, kiu posedas la fetiĉon, la diaĵon, povos finfine proprigi al si ĝian mana-on kaj tiel fariĝi mem dio. Tiam la fetiĉo fariĝas nur simbolo, emblemo de la totemo, de la dieco.

Ĉe tia stadio la societo atingis la reĝan tipon. La reĝo absorbas la diojn de la tuta lando, heredas ilian magian forton, iliajn riĉojn kaj fariĝas respondeca pri la vivo kaj nutraĵo de la homoj, fariĝintaj liaj regatoj. Li regas la funkciadon de la mondo kaj lia popolo devas danki al li pro la pluvo kaj la sunlumo, kiuj fekundigas la teron. Por ke tiu grandega povo, tiu intensa forto ne perdiĝu, la reĝo devas obei severajn regulojn. Li estas netuŝebla, tabuo. El tiuj malpermesoj originas la kortegaj ceremoniaroj, kiuj ekzistas ankoraŭ nuntempe en la reĝlandoj, eĉ se fakte la reĝo ne plu posedas la estrecon, kiel, ekzemple, en Britio kaj Svedio.