Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiuj ĝeneralaj trajtoj pri la evoluado de la homaj grupiĝoj renkontiĝas ĉe ĉiuj primitivaj kaj antikvaj popoloj.

Restas neklarigita — kaj eble neniam klarigebla — la kialo pri la kredo de la klananoj je totemo, tabuo kaj fetiĉoj. Ŝajnas al ni tro riske hipotezi sur tiu kampo. Lastatempe, la fama psikanalizisto Sigm. Freŭd provis per sia metodo doni klarigon pri tiuj strangaj kredoj ei sia verko: Totemo kaj Tabuo[1], sed, niaopinie, li ne pli bone sukcesis ol la etnografoj. La problemo restas nesolvita.

Ni do prefere restu ĉe la firma grundo de konstatitaj faktoj kaj rimarkigu nur, ke ekzistas konstanta paralelismo inter la evoluado de la vivkondiĉoj kaj tiu de la ideoj. Se la klanoj, ekzemple, restus ĉiam nomadaj, kredeble neniam la estriĝo de individuoj povus okazi.

Ni ankaŭ ne hipotezos por klarigi, kial kelkaj klanoj unue fiksiĝis kaj formis teritoriajn grupiĝojn, dum aliaj daŭris esti nomadaj. Ĉu la ideoj ludis ian rolon en tio ? Aŭ ĉu nur materiaj ŝanĝiĝoj en la medio aliigis la ideojn? Ni emas pensi, ke ambaŭ kaŭzoj efikis.

  1. Franca traduko (1924) de S. Jankeviĉ.