Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

III
Naskiĝo de l’ naciismo ĉe la antikvaj Egiptoj

Esploretinte la socian vivon de la «primitivaj» popoloj, ni ekrigardetu sur la historion de malaperinta civilizo, nuntempe konsiderata kiel plej antikva. Ĝi troviĝis en la valo de la riverego Nilo, en Egiptio.

Laŭ prahistoriaj dokumentoj, tie oni trovas homojn jam grupiĝintajn en nomeoj (vilaĝoj) 4000 jarojn antaŭ Kristo. Sur monumentoj kaj vazoj estas figuroj de falkoj, de vulturoj, de hundoj, de skorpioj, de fiŝoj, de sagoj ktp. El tio historiistoj hipotezas, ke tiuj bestoj aŭ objektoj reprezentas totemojn aŭ fetiĉojn: «Estas verŝajne, diras More kaj Davi, ke la pradinastia Egiptio, inter 4500 kaj 3500 antaŭ Kristo ne ankoraŭ preterpasis la stadion, en kiu postrestas tiom da primitivaj societoj: la klana reĝimo protektata per fetiĉo aŭ totemo.»

La bildoj gravuritaj sur diversaj objektoj rakontas pri la bataloj, kiuj okazis inter la nome-oj. La fetiĉoj partoprenis la batalojn, kiel tio vidiĝas per la bildoj. La batalinto ne kredis je sia propra forto; estis la totemo, la fetiĉo, kiu direktis la sagojn kaj tiel mortigis la malamikojn. Malvenko signifis ĉefe la malforton de la venkita fetiĉo. Tiel la venkinto sin trudis al ĉiuj venkitoj. La rezulto de