Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiuj bataloj estis la starigo de du reĝaj regnoj: unu ĉe la Alta kaj alia ĉe la Malalta Egiptio. Ambaŭ reĝoj havis t.n. «parolantajn armilojn». Unu vestis sian kapon per ruĝa kufo, talismano, en kiu loĝis diino; alia portis blankan mitron, super kiu ŝvebis la vultur-diino, protektantino de la reĝo. Pli poste ambaŭ kapvestoj kombiniĝos kaj formos la Psĉenton, simbolon de la du Egiptioj kuniĝintaj. Por la tiutempaj egiptoj tiuj insignoj posedis magian forton; ili faris miraklojn.

Ĉe la lasta periodo oni konstatas, ke la dio Horuso (Falko) akiris la superregecon. Ĝi trudis sian kulton al la tuta Egiptio. Kaj okazis, ke la reĝo finfine fariĝis la viva enkorpiĝo de la dio.

La tuta evoluo resumiĝas jene: la iama ĉefosorĉisto fariĝas unue la reĝopastro kaj fine la reĝodio, la Faraono.

La popolo kredas, ke la reĝo-dio posedas la povon briligi la sunon, faligi la pluvon, ĝermigi la grenojn. La Faraono estas la reĝo de l’ fajro, reĝo de l’ akvo, reĝo de l’ rikoltoj. Unuvorte la reĝo-dio posedas magiajn sekretojn tiom potencajn, ke ĉiuj naturaj riĉaĵoj kreiĝas laŭ lia ordono. La Faraono estas la granda «nutranto» de sia popolo.

La komplemento de tiu grandega magia potenco estis, ke la reĝoj devis iajn regulojn rigore obei. Ili, ekzemple, ne povis manĝi aŭ trinki kion ajn. Tiuj tabuoj (malpermesoj) devenas evidente de la treege antikvaj kutimoj, kiaj estis la malpermeso manĝi la totemon.