Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La faraonoj estis respondecaj pri ĉio, pri la malbonaj rikoltoj, pri la epidemioj, unuvorte pri ĉiuj malfeliĉegoj. Kiam okazis, ke reĝo estis ĉu malsana, ĉu tro maljuna por povi malhelpi tiujn malfeliĉegojn, la popolo postulis, ke li estu mortigata:

«Tuj kiam aperas ĉe reĝo simptomoj pri maljuneco, aŭ ĉe antaŭdifinita dato, post dek du, dudek aŭ tridek jaroj da regado, oni mortigas la reĝon dum granda ceremonio kaj oni anstataŭas lin per juna heredanto. Plej ofte, la reĝoj sukcesis mildigi tiujn kutimojn, delegante kiel anstataŭantojn homajn aŭ bestajn oferatojn; sed tiuj anstataŭoj estis tolerataj nur se ili donis al la maljuniĝintaj reĝoj renoviĝon de juneco kaj saneco[1]».

Cetere, post lia morto la rolo de reĝo ne estas finita; ĝi eble estas eĉ pli grava. La reĝo, kiu estas dio, ne povas ja vere morti. Lia surtera morto estas nur la komenco de supernatura vivo. Li restas la protektanto de la mortintaj homoj, kiel li estis surtere la protektanto de la vivantoj. Tio klarigas, kial fervorege kaj penege la egiptoj konstruis por la mortintaj faraonoj grandegajn kaj belegajn tombojn. La kolosaj piramidoj estas ja nur tombaj fortikaĵoj, kiuj defendas la kadavron de la dioreĝo.

Ĉe la antikvaj egiptoj la kulto al kadavroj de

  1. More kaj Davi.