Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

reĝoj havis realan signifon; ĝi tute kongruis kun la tiutempa kredo. Nuntempe oni ankoraŭ konstatas similan kulton al kadavroj, sed ĝi estas nur formortinta restaĵo de iam vivanta ideo. Por kompreni kial «materialisme» pensantaj homoj povas ankoraŭ honori putrantan karnon kaj ĝin zorge konservi en maŭzoleoj, necesas scii, ke tiu kutimo havis en la antikvo ian logikan signifon.

Ĉi-okaze ni rimarku, kiom longe vivas ideoj, kiom forte ili influas la agojn de la homoj. En nia epoko, kiun karakterizas la scienco, la tekniko, fruktoj de la Racio, oni tamen konstatas, ke la mistiko, la religio ankoraŭ forte influas eĉ «liberpensantajn» homojn.

La leganto ne konkludu el tiu nia rimarko, ke ni kredas je la ekzisto de ideoj, havantaj vere faktan vivon. Ni bone scias, ke la unuiĝo de la tuta Egiptio sub la regadon de unu sola reĝo-dio povis okazi nur tial, ke la ekonomiaj kondiĉoj postulis tion. La vivo en la Nila valo estis ebla nur per discipline organizita socio. La loĝantoj de la Delto ne povus vivi, se okaze de seka periodo, tiuj de la Alta Egiptio retenus la akvojn de la riverego; same okazus, se la riveraltiĝo superakvigus la Delton. Necesis konstrui kaj prizorgadi kanalojn, digojn, akvujojn. Kaj tio estis ebla nur per unueca regado. Necesis ankaŭ defendi la riĉaĵojn de la lando kontraŭ la oftaj atakoj de la nomadoj el la dezerto. Ni do konstatas, ke la ekonomio estis la ĉefkaŭzo en la estiĝo de la sociaj fenomenoj. Sed samtempe