Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tendencis fariĝi iu «plej granda Egiptio». Militaj ekspedicioj plioftiĝis. Invadintoj estis forpelitaj, barbaroj venkitaj. Palestino kaj Sirio estis konkeritaj; egiptia imperio en Azio fondita. Dum tuta jarcento (1460-1360) la egiptia superregado sin trudis preskaŭ sen milita enmiksiĝo. Tiutempe jam ekzistis ŝtataj monopoloj, interalie la mineja, kaj la eksterlanda komerco, same kiel nun en Sovetio.

Tiu imperialismo estis ja ekonomia neceso. Ĝi provis sin trudi ne nur per armiloj, sed ankaŭ per diplomatiaj rimedoj. La faraono ne ĉiam kaj ĉie trudis sian personan regadon. Li kontentiĝis per la vasaleco de la venkitaj reĝoj, kiuj pagis al li tributojn. La nuntempaj regmanieroj kiel la protektorato estis jam aplikataj. La egiptia kulturo sin trudis per tute similaj rimedoj, kiel tiuj uzataj hodiaŭ de la Grandaj Potencoj. La egiptia administrado lasis ian sendependecon al la «protektataj» popoloj; la kutimoj kaj moroj de ĉiu urbo estis respektataj; same ankaŭ la diversaj religiaj kultoj. Tio estas historie pruvita.

En la jaro 1887 oni ja eltrovis en la ruinoj de la antikva ĉefurbo Ikhutatono (nuntempe Tel el-Amarna) proksimume 300 brikojn, gravuritajn laŭ kojnforma skribo kaj kiuj konsistigis la arkivajn dokumentojn de la departemento por eksteraj aferoj de la tiutempe reganta faraono, Amenofis la IV (1380-1362 a.K.). Por la unua fojo en la historio de l’ mondo aperis skribaj doku-