Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(vole nevole), ili konfide komisias ties direkton al Egiptio, kies militan, politikan kaj materian superecon ili konfesas. La diplomatiaj dokumentoj unuafoje uzas formulojn, kiuj spegulas la amikecon de la popoloj kaj princoj: «havi nur unu penson», «havi nur unu koron», — terminoj, kiuj mirinde karakterizas la evoluon de la spiritoj al ia internaciismo

Ni ne forgesu, ke la tiutempa ideologio, kiu direktis la socistaton, povis esti nur religia. La paco en Oriento signifis, ke la dioj de la diversaj popoloj ĉesis interbatali kaj faris packontraktojn. Regis dum la tuta unujarcenta egiptia paco tia toleremo, ke ne okazis religia konflikto inter la diversaj popoloj, kies raso, lingvo kaj kredo estis tre diversaj.

Homoj, kiuj vivis en tiu epoko, dum kiu regis ia internaciismo, povis kredi, ke la mondo trovis definitivan ekvilibron, ke la paco eterniĝos.

Tiel tamen ne okazis, kaj eĉ la faraonoj pli malpli klare ekvidis, ke tiu ekvilibro estas tre nefirma, ke necesas iu kulto komuna al ĉiuj popoloj, iu imperia diaĵo, kiu superregos ĉiujn aliajn. Tiam estiĝis kaj disvastiĝis la kulto al la Suno, kies surtera enkorpiĝo estis la faraono. Sub la regno de Amenofiso la IV, unu el la grandaj imperiestroj de la unuiĝinta Oriento, Atono (suna disko) fariĝis la ĉefdio. Sur la monumentoj oni vidas ĝin reprezentita sub la formo de flugilhava disko. Tiam ĉiuj homoj estas filoj de l’ suno kaj sekve regatoj de