Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la faraono. «Por la unua fojo, la religio estas komprenata kiel ligilo, kiu kunigas homojn de malsamaj rasoj, lingvoj kaj haŭtkoloroj…» (More kaj Davi).

Tiu provo de internaciisma politiko estis tro antaŭtempa. La egiptia imperio, kiu atingis sian apogeon ĉirkaŭ la jaro 1400, ne plu ekzistis 40 jarojn poste. La pastra klaso kun la helpo de l’ popolo, kiu estis gardinta sian tradicieman kredon, forte opoziciis. Amenofiso la IV kaj liaj partianoj estis konsiderataj kiel perfiduloj kaj fremduloj. Okazis ribeloj kaj dum longa tempo regis en Egiptio grandega malordo. Diversaj popoloj invadis la landon.

Aliaj faraonoj, la Ramzesoj, provis pli malpli sukcese restarigi unuecon kaj pacon en Oriento. Fakte, dum kelkaj jarcentoj, militoj sekvis militojn. La «Egiptia paco», kiu estis daŭrinta dum tuta jarcento, fariĝis nur historiaĵo.

Pli poste, hindo-eŭropanoj, sub la gvidado de Dario, de Aleksandro, de la Ptolemoj kaj de la Cezaroj, restarigos, sur la ruinoj de la egiptia imperio, ian unuecon kaj pacon en la orienta mondo.

Ŝajne ne plu ekzistis io komuna inter tiuj grandaj imperioj kaj la malgrandaj ĉeloj, la klanoj, kiuj unue konsistigis la socian vivon en la Nila