Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tombigo de Polidoro: «Ni fermas la animon en la tombon.» Saman esprimon oni renkontas ĉe Ovidio kaj Plinio la Juna.

La kutimo postulis, ke ĉe la funebra ceremonio oni voku trifoje la animon de la mortinto per la nomo, kiun li havis. Trifoje oni diris al la animo: «Estu bonfarta, la tero estu al ci malpeza.»

Hodiaŭ oni ankoraŭ uzas similajn esprimojn, kvankam neniu plu kredas, almenaŭ ĉe la kulturitaj popoloj, ke vere la animo restas viva en la morta korpo. Religianoj kredas, ke la animo forlasas la korpon kaj forflugas ĉu en ĉielon, ĉu en inferon. Tamen kreduloj kaj nekreduloj daŭrigas uzi esprimojn, kiuj en la buŝo de la antikvaj grekoj kaj italoj havis plenan signifon. La antikvuloj tiom forte kredis, ke iu daŭre vivas sub la tero, ke ili metis kun li en la tombon la objektojn, kiujn li povus bezoni. Ili surverŝis vinon sur lian tombon kaj tien deponis por li nutraĵon. Oni eĉ buĉis ĉevalojn kaj sklavojn por entombigi ilin kun la mortinto, por ke ili servu al li.

Saman kredon oni trovas ankoraŭ ĉe kelkaj «primitivaj» popoloj, ekzemple ĉe la koriakoj el Kamĉatka (U.S.S.R.), laŭ raporto de Sten Bergman, estro de sveda ekspedicio, kiu esploris la landon en 1920-21.

Pro tia kredo la antikvuloj tre zorgis pri la entombigo de la kadavro, por ke la animo havu taŭgan restadejon. Sentomba animo vagis mizere kaj malbonfaris al vivantoj. El tiu kredo devenas