Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la nun ankoraŭ ekzistanta kredo al la fantomoj. La antikvaj verkistoj montras klare, kiom forta estis la kredo al la neceso de entombigo por la kadavro. La tiutempuloj ja malpli timis la morton ol la mankon de tombo. Atenaj generaloj estis kondamnitaj al morto, pro tio, ke post batalo ili malzorgis la enterigon de la kadavroj. Tiuj generaloj kredeble estis jam influitaj per la instruoj de la filozofoj kaj ne atentis la popolan kredon. Tia malatento kaŭzis ilian ekzekutiĝon. La plej granda puno tiutempa estis la kondamno je senigo de enterigo. Ĝi estis kvazaŭ ĉiama puno, ĉar oni kredis, ke la animo de la mortonto eterne vagados mizere kaj sufere.

Ĉiu familio havis sian propran tombejon. Tie oni solenis la ceremoniojn kaj datrevenojn. Tiel la prauloj daŭre restis inter siaj familianoj. Ĉi tiuj lastaj petis al la diiĝintaj mortintoj helpon kaj konsilojn en gravaj okazoj.

«Tiel la religio ne loĝis en temploj, sed en la hejmo, diras Füstel de Kulanĵ en la Antikva Civito[1]; ĉiu havis siajn diojn; ĉiu dio protektis nur unu familion kaj estis dio nur en unu hejmo. Oni racie ne povas supozi, ke tia religio estis konigita al la homoj de pastroj kun forta imagokapablo. Ĝi naskiĝis spontane en la homa spirito; ĝia lulilo estis la familio; ĉiu familio kreis siajn diojn.»

  1. France: La Cité Antique.