Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Samtempe kun la kulto al mortintoj ekzistis ankaŭ kredo, ke la hejma fajro estas diaĵo. Ĉiu hejmo estis ia templo kun fajrujo kiel altaro. Tie devis senĉese, tage kaj nokte, bruli la sankta fajro. Ĉiuvespere oni kovris la karbojn per cindro kaj la unua zorgo matene estis reflamigi la fajron. Se ĝi estingiĝus, estus granda malfeliĉo! La fajron oni adoris; al ĝi oni kultis per diversaj ritoj. Oni oferis al ĝi florojn, fruktojn, incenson, vinon; al ĝi oni fervore preĝis.

«Ho, fajrujo, faru, ke ĉiam prospero kaj feliĉo estu al ni; ho, ci, kiu estas eterna, bela, ĉiam juna, ci, kiu nutras, ci, kiu estas riĉa, akceptu niajn oferojn kaj kompense donu al ni feliĉon kaj la sanon, kiu estas tiom dolĉa[1]

Ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la manĝo oni preĝis al la fajro-dio. Oni oferis al li la premicojn kaj vinon. Ĉiu firme kredis, ke la dio manĝas kaj trinkas. La manĝaĵoj estis dividataj inter la homo kaj la dio; la manĝo estis sankta ceremonio.

«La religio de la sankta fajro, diras Füstel de Kulanĵ, ekzistis depost la malproksima kaj nekonata epoko, kiam ne jam estis grekoj, nek italoj, nek hindoj, sed nur azianoj (arianoj). Kiam la triboj disiĝis, ili kunportis kun si tiun kulton, unuj sur la bordojn de la riverego Gango, aliuj sur la bordojn de Mediteraneo. Pli poste, inter tiuj

  1. Laŭ Makrobo.