Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apartiĝintaj triboj, ne plu havantaj inter si rilatojn, unuj adoris Brahmon, aliuj Zeŭson, aliuj Janon; ĉiu grupo faris al si diojn. Sed ĉiuj konservis kiel antikvan donacon la unuan religion, kiun ili kreis kaj praktikis ĉe la komuna naskiĝloko de la raso.»

Tiu hejma religio, tiu kulto al mortintoj tute ne similis la hodiaŭajn religiojn. La ĉefa regulo estis, ke nur la familianoj povis ĉeesti la religiajn ritojn. La funebraj ceremonioj povis esti plenumataj nur per la plej proksima parenco de la mortinto. Ĉiun eksterfamilianon, eĉ se li estis amiko, oni severe malakceptis.

La sankta fajro, tiom intime ligita kun la kulto al mortintoj, estis ankaŭ la nura propraĵo de ĉiu familio aparte. Ĝi reprezentis la praulojn, ĝi estis la providenco de unu sola familio kaj havis nenion komunan kun la fajro de najbara hejmo. Ĉiu fajrujo protektis siajn hejmanojn. La pastro de tiu religio estis la patro aŭ la familiestro.

Füstel de Kulanĵ kolektis en sian verkon, jam cititan, multe da argumentoj por pruvi, ke tiu hejma religio naskigis la propraĵrajton.

Ni male emas pensi, ke la propraĵrajto kaj la religio estiĝis samtempe el la fakto, ke la italaj kaj grekaj antikvuloj, preterpasinte la nomadan stadion, kvazaŭ enradikiĝis sur la terpeco, kiun ili kulturis. La ekonomia neceso, kiu ĉiam estas racia, trudis al tiuj antikvuloj la laŭfamilian produktmanieron. Kaj el tio verŝajne rezultis la hejma religio kaj la propraĵrajto. La spiritostato de la tiu-