Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

signifo de la vorto familio tiam signifis: apudestanto de la fajrujo, aŭ: propraĵo. Ankaŭ la vorto pater (patro), kiu troviĝas en la greka, latina kaj sanskrita lingvoj, ne havis en la antikvo la nunan sencon. La pater estis la estro, la pastro, la juĝisto de la familio. Kiam temis pri patreco en la hodiaŭa senco, la antikvuloj uzis la vorton naskiganto.

Per la fakto, ke iu estis adoptita en la familion kaj sekve rajtigita apudesti la sanktan fajron, li por ĉiam perdis sian liberon; li estis ligita ĝis la morto al iu difinita hejmo kun ĝiaj religio kaj estro. Kelkokaze la familiestro povis iel «liberigi» la sklavon; tiam ĉi tiu lasta fariĝis «kliento», sed restis tamen ligita al la familio per la hejma kulto. La kliento ĝuis ian liberon, sed ne plenan; li ekzemple ne povis edziĝi sen la permeso de la familiestro, kaj ankaŭ liaj infanoj devis obei ĉi tiun lastan. Kompense, la familiestro devis ĉiurimede protekti siajn klientojn, «per la preĝoj kiel pastro, per la lanco kiel militisto, per sia leĝo kiel juĝisto». (Füstel de Kulanj).

Kiel oni vidas, en la praantikva familio kun siaj postnaskitaj branĉoj, kun siaj sklavoj kaj klientoj povis konsisti el sufiĉe granda nombro da personoj. Atinginte tian stadion de malvolviĝo, la familio sin nomis gento. Ĝi formis ian malgrandan ŝtaton, ian patrion tute sendependan, kies estro tenis en siaj manoj la tutan regpovon.

Ĉe la antikvuloj la terra patria ne estis do ia abstraktaĵo kiel ĝi estas por la nuntempuloj kaj