Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉefe por la proletoj. La patrio ja estis la grundo, kiun la hejma religio sanktigis, la tero, kie kuŝis la ostoj de la patroj kaj kiun okupis iliaj animoj; la patrio konsistis el tuta aro da lokaj diaĵoj, al kiuj oni devis ĉiutage kulti. Tiutempe la patriotismo logike povis esti la plej alta kaj necesa virto. Ĉio, kio estis la plej kara al la homo, miksiĝis kun la patrio. En ĝi li ja trovis sian bienon, sian sendanĝerecon, sian rajton, sian kredon. La privata intereso tute akordiĝis kun la ĝenerala intereso.

Tia patrio ne estis por la antikvulo nur loĝejo. Li forlasu tiujn sanktajn murojn, li transiru la sanktajn limojn de sia bieno kaj ne plu ekzistos por li religio, nek ia socia ligilo. Ĉie alie ol en sia patrio li estas ekstere de la regula vivo kaj de la juro; ĉie alie li estas sen dio kaj ekster la morala vivo. Nur en la patrio li havas sian indon kaj siajn devojn.

La patrio tenis la homon per sanktaj ligiloj. Defendi la patrion estis vere batali por protekti sian hejmon, sian fajrujon. Kio estas hodiaŭ nur trompo kaj mistifiko, tio estis tiutempe tute logika kaj natura.