Paĝo:Lanti - Naciismo, 1930.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

juĝrajton kontraŭ siaj membroj. Ĝi havis estron, nomitan tribunus.

Sed ni ne forgesu, ke tiu juĝrajto rilatis nur al la aferoj komunaj al ĉiuj membroj de la tribo. La gentestro daŭrigis havi plenan regecon rilate al la interna vivo de la gento. Li povis kondamni je morto sian edzinon, sian filon, sian sklavon aŭ sian klienton.

Por prezenti al si la antikvan civilizon — kaj eĉ la nuntempan — necesas neniam forgesi, ke la menso de la antikvuloj — ankaŭ tiu de la granda plimulto el la nuntempuloj — estis la rezulto de plej fantaziaj, mistikaj ideoj. Kaj por kompreni kiel povis okazi ŝanĝoj en la homa intelekto, estas necese ne malatenti la fakton, ke la kruda neceso ekonomia devigis la homon konstrui domojn, fabriki diversajn objektojn aŭ ilojn.

Sur tiu kampo regas ia leĝo, kiu forigas ĉian mistikon. Sorĉaj procedoj ja ne efikas en la tekniko. Necesas apliki raciajn procedojn, obei naturajn leĝojn kaj ne fantazii. Kiu manipulas ilojn aŭ kondukas maŝinon, tiu ne atendas de ili miraklon. Metiisto, kiu sukcesas en sia laboro, ne dankas pro tio al dio; se li malsukcesas, li ne akuzas diablon, sed simple diras: «Mi estis mallerta». En okazo de malsukceso, inĝeniero same deklaras, ke li eraris en siaj kalkuloj, aŭ ke li maltrafis vidi ion gravan.

Tiel samtempe kaj paralele kun la mistika menso kreiĝis alia, kiun oni povus nomi teknika